« 1 234» Pages: ( 1/4 total )
本页主题: VORTOJ DE PREZIDANTO MAO(毛主席语录世界语版) 打印 | 加为IE收藏 | 复制链接 | 收藏主题 | 上一主题 | 下一主题

maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 VORTOJ DE PREZIDANTO MAO(毛主席语录世界语版)

PROLETOJ EL CXIUJ LANDOJ, UNUIGXU!



VORTOJ DE PREZIDANTO MAO
La originala teksto:
Vortoj de Prezidanto Maux Zedong
de Fremdlingva Eldonejo
en Cxinio, 1967
tajpis kaj html-igis:
Kauxase Takajuki

konsilis:
Sekijama Sooicxi

LA LASTA RENOVIGO en 25-a de mar.


ENHAVO

1. La Komunista Partio Korektita!
2. Klasoj kaj Klasbatalo Korektita!
3. Socialismo kaj Komunismo Korektita!
4. La Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo Korektita!
5. Milito kaj Paco Korektita!
6. Imperiismo kaj Cxiuj Reakciuloj Estas Paperaj Tigroj Korektita!
7. Kuragxi Batali kaj Kuragxi Venki Korektita!
8. Popola Milito Korektita!
9. Popola Armeo Korektita!
10. Gvido de Partia Komitato Korektita!
11. La Amasa Linio
12. Politika Laboro
13. Rilatoj inter Oficiroj kaj Soldatoj
14. Rilatoj inter la Armeo kaj la Popolo
15. Tri Vastaj Demokratioj
16. Edukado kaj la Trejnado de Trupoj
17. Servi al la Popolo
18. Patriotismo kaj Internaciismo
19. Revolucia Heroismo
20. Konstrui Nian Landon Diligente kaj Spareme
21. Sin Apogi sur Propraj Fortoj kaj Penege Lukti
22. Pensmetodo kaj Labormetodo
23. Enketo kaj Studo Nova!
24. Korekto de Eraraj Ideoj Nova!
25. Unuigxo Nova!
26. Disciplino Nova!
27. Kritiko kaj Memkritiko Nova!
28. Komunistoj Nova!
29. Kadroj
30. Junularo
31. Virinaro
32. Kulturo kaj Arto
33. Lernado
Antauxparolo al la Dua Eldono de Lin Biao
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:14 | [楼 主]
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

1. LA KOMUNISTA PARTIO
La kerna forto, kiu gvidas nian aferon, estas la Komunista Partio de Cxinio.
La teoria bazo, kiu orientas nian penson, estas marksism-leninismo.

Inauxgura parolado en la Unua Sesio de la Unua Tutlanda Kongreso de Popolaj
Reprezentantoj de la Cxina Popola Respubliko (15 septembro 1954).

Por revolucii, estas necese havi revolucian partion. Sen revolucia partio, sen revolucia partio konstruita laux la revolucia teorio kaj revolucia stilo de marksism-leninismo, estas ne eble gvidi la laboristan klason kaj la vastajn popolamasojn venki imperiismon kaj gxiajn lakeojn.

"Unuigxu Tutmondaj Revoluciaj Fortoj, Batalu kontraux Imperiisma Agresado!" (novembro 1948),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV

Sen klopodado de la Komunista Partio de Cxinio, sen cxinaj kompartianoj kiel la cxefa subtenilo de la cxina popolo, ne estas eblaj la sendependigxo kaj liberigxo de Cxinio, nek estas eblaj la industriigo kaj modernigo de agrikulturo en Cxinio.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

La Komunista Partio de Cxinio estas la gvidkerno de la tuta cxina popolo. Sen tia kerno, la socialisma afero ne povas venki.

Parolo je la gxenerala akcepto al la delegitoj de la Tria Tutlanda Kongreso de la Nov-demokratia Junulara Ligo de Cxinio (25 majo 1957).

Partio bone disciplinita, armita per la teorio de marksism-leninismo, aplikanta la metodon de memkritiko kaj kunligigxanta kun la popolamaso; armeo gvidata de tia partio; unueca fronto de cxiuj revoluciaj klasoj kaj cxiuj revoluciaj grupoj sub la gvido de tia partio --- jen estas la tri cxefaj armiloj, per kiuj ni venkas la malamikojn.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ni devas fidi la amasojn, ni devas fidi la Partion --- tio estas du fundamentaj principoj. Se ni dubas tiujn principojn, ni elfaros nenion.

Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 julio 1955).

La Komunista Partio de Cxinio armita per la teorio kaj ideologio de marksism-leninismo alportis al la cxina popolo novan stilon de laboro, stilon, kiu cxefe estas kombinigxo de teorio kun praktiko, intima interligigxo kun la popolamasoj kaj apliko de memkritiko.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Neniu politika partio, kiu gvidas grandan revolucian movadon, povas gajni venkon, se al gxi mankas revolucia teorio, historia scio kaj profunda kompreno pri la praktika movado.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Ni iam antauxe diris, ke la stilgxustiga movado estas "gxenerala marksisma eduka movado". Stilgxustigado signifas, ke la tuta Partio lernu marksismon per kritiko kaj memkritiko. Dum la stilgxustiga movado ni certe lernos pli da marksismo.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Estas tre malfacila kaj giganta tasko bonigi la vivkondicxojn de la centmilionoj da logxantoj de Cxinio kaj  konstrui nian landon ekonomie kaj kulture postrestintan en landon ricxan, potencan kaj kulture altedisvolvitan. Ni devas konduki stilgxustigadon, nun kaj estonte, kaj sencxese elimini el ni cxion eraran gxuste por tio, ke ni povu pli kompetente sursxultrigi tiun taskon kaj pli bone kunlabori kun cxiuj honestaj samaspirantoj ekster la Partio, kiuj decideme dedicxas sin al la reformo.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Politiko estas la elirpunkto de cxiuj praktikaj agadoj de revolucia partio kaj sin manifestas en la procezo kaj fina rezulto de la agadoj. Cxiu ajn agado de revolucia partio estas efektivigo de politiko. Se gxi ne efektivigas gxustan politikon, gxi do efektivigas eraran politikon; se gxi ne efektivigas ian politikon konscie, gxi do efektivigas gxin blinde. Tio, kion ni nomas sperto, estas la procezo kaj fina rezulto de la efektivigo de politiko. Nur tra la praktiko de la popolo, tio estas, tra sperto, ni povas konstati, cxu la politiko estas gxusta aux ne, kaj determini, en kia grado gxi estas gxusta aux erara. Sed la praktiko de homoj, precipe la praktiko de revolucia partio kaj revoluciaj amasoj, ne povas ne ligigxi kun tiu aux alia politiko. Tial, antaux ol efektivigi cxiun agadon, ni devas ekspliki al la partianoj kaj amasoj la politikon, kiun ni difinis laux la cirkonstancoj. Alie, la partianoj kaj amasoj apartigxos de la gvido de nia politiko, agos blinde, kaj efektivigos eraran politikon.

"Pri la Politiko Koncerne al Industrio kaj Komerco" (27 februaro 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Nia partio difinis la gxeneralan linion kaj gxeneralan politikon de la cxina revolucio kaj ankaux diversajn
specifajn liniojn por laboro kaj diversajn specifajn politikojn. Sed, multaj el niaj kamaradoj ofte memoras
apartajn specifajn liniojn por laboro kaj apartajn specifajn politikojn de nia partio, kaj forgesas gxiajn gxeneralan linion kaj gxeneralan politikon. Se ni efektive forgesas la gxeneralan linion kaj gxeneralan politikon de nia partio, ni do farigxos blindaj, neperfektaj kaj nebulkapaj revoluciuloj, kaj, kiam ni efektivigos specifan linion por laboro kaj specifan politikon, ni perdos la orientigxon kaj sxanceligxos jen dekstren jen maldekstren, kaj nia laboro suferos.

"Parolado en Konferenco de Kadroj en la Liberigita Regiono de Shanxi(Sxanhi) kaj Suiyuan(Sujjuan)" (1 aprilo 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Politiko kaj taktiko estas la vivo de la Partio; gvidantaj kamaradoj de cxiuj niveloj devas plene priatenti ilin kaj en neniu okazo ilin neglekti.

"Cirkulero pri la Situacio" (20 marto 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:16 | 1 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

2. KLASOJ KAJ KLASBATALO
Klasoj batalas, iuj klasoj venkas kaj aliaj malaperas. Tio estas historio, tio estas la historio de civilizacio dum kelkmil jaroj. Interpreti historion laux tiu cxi vidpunkto estas historia materiismo; stari sur la kontrauxa flanko de tiu cxi vidpunkto estas historia ideismo.

"Forjxetu Iluziojn, Preparigxu por Batalo!" (14 auxgusto 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

En klasa socio cxiu vivas en certa klasa pozicio kaj cxia penso estas senescepte stampita per la brulmarko de klaso.

"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La sxangxoj en socio rezultas cxefe el la disvolvigxo de la internaj kontrauxdiroj en la socio, nome, la kontrauxdiro inter la produktaj fortoj kaj la produktaj rilatoj, la kontrauxdiro inter klasoj kaj la kontrauxdiro inter la nova kaj la malnova. La disvolvigxo de tiuj kontrauxdiroj pusxas socion antauxen kaj antauxenpusxas la anstatatuxigon de la malnova socio per la nova.

"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La kruelaj ekonomia ekspluatado kaj politika subpremado al la kamparanoj fare de la bienula klaso devigis la kamparanojn multfoje ribeli kontraux la regado de la bienula klaso. ... Nur tiuj klasbataloj de la kamparanoj, kamparanaj ribeloj kaj kamparanaj militoj estis la vera movforto de la disvolvigxo de historio en la feuxda socio de Cxinio.

"La Cxina Revolucio kaj la Komunista Partio de Cxinio" (decembro 1939), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

En analizo gxis la fino, nacia batalo estas problemo de klasbatalo. Inter la blankuloj en Usono tiuj, kiuj subpremas nigrulojn, estas nur la reakciaj regantaj rondoj. Ili absolute ne povas reprezenti la laboristojn, kamparanojn, revoluciajn intelektulojn kaj aliajn progresemajn personojn, kiuj konsistigas la plejparton de la blankuloj.

"Deklaro por Subteni la Justan Batalon de la Usonaj Nigruloj kontraux Rasa Distingo de la Usona Imperiismo" (8 auxgusto 1963), Unuigxu la Popoloj de la Tuta Mondo por Frakasi la Usonajn Agresantojn kaj Cxiujn Iliajn Lakeojn.

La organizado de la popolo dependas de ni. La faligo de la reakciuloj de Cxinio dependas de la organizado de la popolo fare de ni. Cxio reakcia ja ne falos, se vi gxin ne faligas. Tio estas same kiel cxe balaado: kien ne alvenas la balailo, tie la polvo kutime ne foriras per si mem.

"La Aktuala Situacio kaj Nia Politiko post la Venko en la Kontrauxjapana Rezistmilito" (13 auxgusto 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La malamiko ne pereos per si mem. Nek la cxinaj reakciuloj nek la agresivaj fortoj de la usona imperiismo en Cxinio fortirigxos memvole de la scenejo de historio.

"Dauxrigu la Revolucion gxis la Fino" (30 decembro 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Revolucio ne estas regalo de gastoj per festeno, nek literatura verkado, nek pentrado aux brodado; gxi ne povas esti tiel eleganta, tiel trankvila kaj malrapidema, tiel gxentila, tiel milda, afabla, ceremonia, sindetena kaj grandanima. Revolucio estas ribelo, perforta agado fare de unu klaso por renversi alian.

"Raporto pri Esplorado de la Kamparana Movado en Hunan" (marto 1927), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Cxiang Kajsxek cxiam klopodas forkapti de la popolo cxiun colon da potenco kaj depreni cxiun colon da profito. Kaj ni? Nia politiko estas lin oponi pinton kontraux pinto, batali pro cxiu colo da tero. Ni agas laux la maniero de Cxiang Kajsxek. Li cxiam klopodas trudi militon al la popolo, li tenas glavon en la maldekstra mano, kaj tenas glavon ankaux en la dekstra mano. Kaj ni laux lia maniero, ankaux ekprenas glavojn. ...Nun Cxiang Kajsxek jam estas akriganta siajn glavojn, tial ankaux ni devas akrigi la niajn.

"La Aktuala Situacio kaj Nia Politiko post la Venko en la Kontrauxjapana Rezistmilito" (13 auxgusto 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Kiuj estas niaj malamikoj? Kiuj estas niaj amikoj? Tio estas demando kun primara graveco por la revolucio. La baza kauxzo, kial cxiuj estintaj revoluciaj bataloj en Cxinio atingis tiel malmulte, estis tio, ke oni ne sukcesis unuigxi kun la veraj amikoj por ataki la verajn malamikojn. Revolucia partio estas gvidanto de la amasoj, kaj neniu revolucio sukcesas. kiam la revolucia partio erare ilin gvidas en la revolucio. Por garantii, ke nia revolucio ne estos erare gvidata kaj nepre sukcesos, ni ne povas ne atenti pri unuigxo kun niaj veraj amikoj por ataki niajn verajn malamikojn. Por distingi verajn amikojn de veraj malamikoj, ni ne povas ne fari gxeneralan analizon pri la ekonomia pozicio de la diversaj klasoj en la cxina socio kaj pri ilia respektiva sintenado al la revolucio.

"Analizo de la Klasoj en la Cxina Socio" (marto 1926), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Niaj malamikoj estas cxiuj kiuj estas en ligo kun imperiismo --- la militaristoj, burokratoj, kompradora kaj grandbienula klasoj kaj la reakcia sektoro de la intelektuloj de ili dependantaj. La gvida forto de nia revolucio estas la industria proletaro. Cxiuj duonproletoj kaj etburgxoj estas niaj plej proksimaj amikoj. Rilate al la sxanceligxema mezburgxaro, gxia dekstra alo povas esti nia malamiko kaj gxia maldekstra alo nia amiko --- sed ni devas esti konstante singardemaj kontraux gxi, por ke gxi ne kreu konfuzon interne de niaj batalvicoj.

"Analizo de la Klasoj en la Cxina Socio" (marto 1926), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Kiu ajn staras en la flanko de la revolucia popolo, estas revoluciulo. Kiu ajn staras en la flanko de imperiismo, feuxdismo kaj burokrat-kapitalismo, estas kontrauxrevoluciulo. Kiu ajn staras en la flanko de la revolucia popolo nur en vortoj sed agas alie, estas revoluciulo en parolo. Kiu ajn staras en la flanko de la revolucia popolo ne nur en parolo sed ankaux en agado, estas revoluciulo en la plena senco.

Ferma parolado en la Dua Sesio de la Unua Tutlanda Komitato de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco (23 junio 1950).

Mi opinias, ke, por ni, se persono, partio, armeo aux lernejo ne estas oponata de la malamikoj, tio estas nebona, tio sendube signifas, ke ni kunfluas en malpurajxon kun la malamikoj. Se la malamikoj oponas nin, tio estas bona, tio pruvas, ke ni strekis inter ni kaj la malamikoj klaran dividlinion. Se la malamikoj furioze nin oponas kaj pentras nin tute nigraj kaj sen ia ajn virto, tio estas cxe pli bona kaj ne nur pruvas, ke ni strekis klaran dividlinion inter ni kaj la malamikoj, sed ankaux pruvas, ke nia laboro produktis tre bonan rezultaton.

Esti Oponata de la Malamikoj Estas Afero Bona sed Ne Malbona (26 majo 1939).




Ni devas subteni cxion, kion la malamiko oponas, kaj oponi cxion, kion la malamiko subtenas.

"Interparolo kun Tri Raportistoj de la Centra Novajx-agentejo, Saodang Bao kaj Xinmin Bao" (16 septembro 1939), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Nia starpunkto estas tiu de la proletaro kaj la popolamasoj. Por membroj de la Komunista Partio, tio cxi signifas teni sin sur la starpunkto de la Partio, sur la starpunkto de la spirito kaj politiko de la Partio.

"Paroladoj cxe la Literatura kaj Arta Kunsido en Yan'an(Jan-an)" (majo 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Post kiam la malamikoj kun armiloj estas ekstermitaj, restas ankoraux malamikoj sen armiloj, ili nepre faros vivmortan lukton kontraux ni, ni devas nepre ne subtaksi tiujn cxi malamikojn. Se ni ne tiel elmetas kaj ekkonas la problemon nun, ni faros grandegan eraron.

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La imperiistoj kaj enlandaj reakciuloj certe ne volonte akceptas sian malvenkon kaj ili ankoraux faros sian lastan baraktadon. Post pacigxo de la tuta lando, ili ankoraux cxiamaniere entreprenos sabotadon kaj malordigadon kaj ili cxiutage kaj cxiuminute intencos restarigi en Cxinio. Tio estas neevitebla kaj tute senduba, kaj sub nenia cirkonstanco ni devas malstrecxi nian singardemon.

Inauxgura parolado en la Unua Plena Sesio de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco (21 septembro 1949).

En nia lando, kvankam socialisma transformo estas fundamente plenumita koncerne posedsistemon, kaj la grandaj uraganaj amasaj klasbataloj karakterizaj por la revoluciaj periodoj estas fundamente finitaj, tamen la postrestajxoj de la renversitaj bienula kaj kompradora klasoj ankoraux ekzistas, la burgxaro ankoraux ekzistas kaj la remuldo de la etburgxaro nur jxus komencigxis. Klasbatalo ankoraux ne finigxis. La klasbatalo inter la proletaro kaj burgxaro, la klasbatalo inter diversaj politikaj fortoj kaj la klasbatalo en la ideologia kampo inter la proletaro kaj burgxaro estos ankoraux longdauxraj, zigzagaj kaj iam ecx tre akraj. La proletaro volas transformi la mondon laux sia mondkoncepto, kaj ankaux la burgxaro volas tion fari laux la sia. En tiu rilato la problemo kiu venkos kaj kiu malvenkos inter socialismo kaj kapitalismo ankoraux ne estas vere solvita.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

En nia lando la lukto inter socialismo kaj kapitalismo en la ideologia kampo por decidi kiu venkos kaj kiu malvenkos, ankoraux bezonas suficxe longan tempon por esti fine solvita. La kialo estas, ke la influo de la burgxaro kaj de la intelektuloj devenintaj de la malnova socio ankoraux restos longe en nia lando, kaj kiel ilia klasa ideologio gxi ankoraux restos longe en nia lando. Se oni havas ne suficxan aux tute nenian konon pri tiu cxi situacio, oni faros grandegajn erarojn kaj ignoros la necesan ideologian luktadon.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

En nia lando, ankoraux longe ekzistos burgxa kaj etburgxa ideologio, antimarksisma ideologio. La socialisma sistemo estas jam fundamente establita en nia lando. Ni jam akiris fundamentajn venkojn en la transformado de la posedsistemo de produktaj rimedoj, sed ni ankoraux ne komplete triumfis sur la politika kaj ideologia frontoj. Ankoraux ne estas vere solvita la problemo kiu venkos kaj kiu malvenkos ideologie inter la proletaro kaj la burgxaro. Ni ankoraux devas fari longdauxran bataladon kontraux la burgxa kaj etburgxa ideologio. Estas erare ne kompreni tion kaj forlasi la ideologian lukton. Ni devas kritiki cxiajn ideojn erarajn, cxiajn herbojn venenajn kaj cxiajn demonojn kaj diablojn, kaj neniel permesi ilin inundi senbride. Tamen la kritiko devas esti argumentoplena, analiza kaj konvinka, sed ne kruda, burokratisma aux metafizika, dogmisma.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Ambaux dogmismo kaj reviziismo iras kontraux marksismo. Marksismo nepre devas progresi, disvolvigxi kun la disvolvigxo de la praktiko, kaj ne povas stagni. Se gxi haltus kaj restus cxiam stereotipa, gxi do perdus la vivon. Tamen gxiaj bazaj principoj ne estas malobserveblaj. Ilin malobservante oni faros erarojn. Trakti marksismon per metafizika vidpunkto kaj gxin konsideri io sxtonigxinta estas dogmismo. Nei la bazajn principojn de marksismo kaj nei gxian universalan veron estas reviziismo. Reviziismo estas speco de burgxa ideologio. La reviziistoj ignoras la diferencojn inter socialismo kaj kapitalismo, inter la diktaturo de proletaro kaj la diktaturo de burgxaro. Tio, por kio ili pledas, fakte ne estas socialisma linio, sed linio kapitalisma. En la aktualaj cirkonstancoj, reviziismo estas pli malutila ol dogmismo. Nun unu el niaj gravaj taskoj sur la ideologia fronto estas disvolvi kritikadon kontraux reviziismo.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Reviziismo, aux dekstrema oportunismo, estas burgxa pensfluo kiu estas pli dangxera ol dogmismo. La reviziistoj, la dekstremaj oportunistoj, havas ankaux marksismon sur la lipoj kaj ankaux atakas "dogmismon". Sed tio kion ili atakas estas gxuste la plej fundamentaj elementoj de marksismo. Ili kontrauxstaras aux distordas materiismon kaj dialektikon, kontrauxstaras aux intencas malfortigi la popol-demokratian diktaturon kaj a gvidan rolon de la Komunista Partio, kaj kontrauxstaras aux intencas malfortigi socialisman transformadon kaj socialisman konstruadon. Post la fundamenta venko de la socialisma revolucio en nia lando, sin trovas en la socio ankoraux nombro da personoj kiuj revas pri restarigo de la kapitalisma sistemo. Ili volas batali kontraux la laborista klaso sur cxiuj frontoj, inkluzive la ideologian fronton. Kaj en tiu cxi luktado, la reviziistoj estas iliaj plej bonaj helpantoj.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:16 | 2 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

3. SOCIALISMO KAJ KOMUNISMO
Komunismo estas kompleta ideologia sistemo de la proletaro, kaj samtempe nova socia sistemo. Tiu ideologia sistemo kaj tiu socia sistemo diferencas de cxiu alia ideologia sistemo kaj cxiu alia socia sistemo, kaj estas la plej kompletaj, plej progresaj, plej revoluciaj kaj plej raciaj en la tuta homa historio. La ideologia sistemo kaj socia sistemo de feuxdismo jam farigis objekto trovanta sian lokon nur en la historia muzeo. Parto de la ideologia sistemo kaj socia sistemo de kapitalismo jam eniris la historian muzeon (en Sovetunio), dum aliaj partoj similas al "agonianto mortanta rapide, kiel la suno subiranta malantaux la okcidentajn montojn", kaj baldaux eniros la historian muzeon. Nur la ideologia sistemo kaj socia sistemo de komunismo estas plenaj de bela juneco kaj balaas la tutan mondon kun la impeto de lavango kaj forto de fulmotondro.

"Pri Nova Demokratio" (januaro 1940), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.
La socialisma sistemo finfine anstatauxos la kapitalisman sistemon, tio estas objektiva legxo sendependa de homa volo. Ne gravas kiel ajn la reakciuloj provas reteni la radon de historio, frue aux malfrue revolucio nepre okazos kaj certe triumfos.

Parolado cxe la Kunveno de la Superega Soveto de Sovetunio por Celebri la 40-an Datrevenon de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio (6 novembro 1957).

Ni komunistoj neniam kasxas nian politikan vidpunkton. Nia estonta aux maksimuma programo celas pusxi cxinion antauxen al socialisma socio kaj komunisma socio, tio estas definitiva kaj senduba. La nomo de nia partio kaj nia marksisma mond-koncepto klare montras tiun estontan, plej altan idealon senlime luman kaj senlime belan.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

La tuta cxina revolucia movado gvidata de la Komunista Partio de Cxinio estas kompleta revolucia movado, ampleksanta la du revoluciajn stadiojn, demokratian kaj socialisman, kiuj estas du revoluciaj procezoj malsamaj en karaktero, kaj la dua procezo povas esti plenumita nur post kiam la unua procezo estas finita. La demokratia revolucio estas la necesa preparo por la socialisma revolucio, kaj la socialisma revolucio estas la neevitebla tendenco de la demokratia revolucio. La fina celo de cxiuj komunistoj estas peni per cxiuj fortoj definitive efektivigi socialisman socion kaj komunisman socion.

"La Cxina Revolucio kaj la Komunista Partio de Cxinio" (decembro 1939), Elektilaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

La celo de socialisma revolucio estas por liberigi la produktajn fortojn. La sxangxo de individua al socialisma kolektiva posedanteco en agrikulturo kaj metioj kaj de kapitalisma al socialisma posedanteco en privataj industrio kaj komerco certe kauxzas grandegan liberigon de la produktaj fortoj. Tiamaniere la sociaj kondicxoj estas kreitaj por grandskale disvolvi industrian kaj agrikulturan produktadon.

Parolado en la Plej Alta sxtata Konferenco (25 januaro 1956).

Ni estas nun efektivigantaj revolucion ne nur en la socia sistemo, la sxangxo de privata al publika posedanteco, sed ankaux en tekniko, la sxangxo de metia produkto al grandskala moderna masxina produkto, kaj la du revolucioj estas interkunigitaj. En agrikulturo, sub kondicxoj en nia lando, devas esti unue kooperigo kaj poste la uzo de granda masxino (en kapitalismaj landoj oni kapitalismigas agrikulturon). Tial ni neniel devas rigardi industrion kaj agrikulturon, socialisman industriigon kaj la socialisman transformadon de agrikulturo kiel du apartigajn kaj izolitajn aferojn, kaj ni neniel devas emfazi unu flankon kaj neglekti la alian.

Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 julio 1955).
La nova socia sistemo estas jxus establita, necesas tempo por gxin firmigi. Ni ne povas supozi, ke la nova sistemo farigxas tute solida tuj post sia fondigxo. Tio ne eblas. Estas necese gxin firmigi pasxo post pasxo. Por gxin firmigi definitive, ni devas efektivigi la socialisman industriigon de la lando, persisti en la socialisma revolucio sur ekonomia fronto kaj, plie, konstante kaj pene fari socialisman revolucian batalon kaj socialisman edukadon sur politika kaj ideologia frontoj. Krom tio, estas necesa ankaux la kunordigxo de diversaj kondicxoj internaciaj.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

En nia lando, la lukto por firmigi la socialisman sistemon kaj la batalo de "kiu venkos kiun" inter socialismo kaj kapitalismo ankoraux dauxros dum tre longa historia periodo. Tamen ni cxiuj devas vidi, ke tiu cxi, nova sistemo de socialismo certe firmigxos. Ni certe sukcesos konstrui socialisman landon kun moderna industrio, moderna agrikulturo, moderna scienco kaj kulturo.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Tiuj intelektuloj, kiuj montrigxas malamikaj al nia sxtato, estas treege malmultaj. Tiaj homoj ne sxatas nian sxtaton de proleta diktaturo, sed sopiras al la malnova socio. Cxiam kiam prezentigas okazo, ili kreas malordojn kun la intenco renversi la Komunistan Partion kaj restarigi la malnovan cxinion. Inter la proleta linio kaj la burgxa, inter la socialisma linio kaj la kapitalisma, ili obstinas en la lasta. Sed tiu cxi linio praktike estas neefektivigebla; pro tio, ili fakte estas pretaj kapitulaci al imperiismo, feuxdismo kaj burokrat-kapitalismo. Tiaj homoj, trovigxantaj en diversaj rondoj: politika, industria kaj komerca, kultura, eduka, scienca kaj teknika kaj religia, estas ekstreme reakciaj.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Serioza problemo estas la edukado de la kamparanoj. Disa estas la kamparana ekonomio, kaj laux la sperto de Sovetunio, nur post longa tempo kaj zorga laboro, oni povos efektivigi la socialigon de agrikulturo. Sen socialigo de agrikulturo, ne povas esti kompleta, firma socialismo.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ni devas fidi, unue, ke la vastaj amasoj de la kamparanoj volas suriri pasxon post pasxo la socialisman vojon sub la gvido de la Partio, kaj due, ke la Partio kapablas gvidi la kamparanojn suriri tiun vojon. Tiuj du punktoj estas la esenco kaj la cxefa fluo de la afero.

Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 julio 1955).

La gvidantaj organoj de kooperativoj devas establi en si la dominan pozicion de la nunaj malricx-kamparanoj kaj novaj malsuperaj mez-kamparanoj, kun la malnovaj malsuperaj mez-kamparanoj kaj la superaj mez-kamparanoj --- novaj kaj malnovaj --- kiel la helpa forto. Nur tiamaniere povas esti efektivigita la unuigxo inter la malricx-kamparanoj kaj mez-kamparanoj, firmigitaj la kooperativoj, disvolvita la produkto kaj korekte plenumita la socialisma transformado de la tuta kamparo laux la politiko de la Partio. Sen tiu kondicxo, la mez- kaj malricx-kamparanoj ne povas esti unuigitaj, la kooperativoj ne povas esti firmigitaj, produkto ne povas esti disvolvita kaj la socialisma transformado de la tuta kamparo ne povas esti efektivigita.

Enkonduka noto al "Kiel la Mez-kamparana Domino en Vutang-a Agrikultura Produkta Kooperativo de Gauxsxan-subdistrikto en Cxangsxa-gubernio sxangxigxis en la Malrcx-kamparanan Dominon" (1955),
Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo, vol. II.

Estas necese unuigxi kun la mez-kamparanoj, kaj estas erare ne tiel fari. Sed sur kiuj devas sin apogi la laborista klaso kaj la Komunista Partio en la kamparo por unuigxi kun la mez-kamparanoj kaj realigi la socialisman transformadon de la tuta kamparo? Certe sur neniu alia ol la malricx-kamparanoj. Tia estis la kazo kiam la batalo kontraux la bienuloj estis farata kaj la agrara reformo estis efektivigata, kaj tia estas ankaux la kazo hodiaux kiam la batalo kontraux la kulakoj kaj aliaj kapitalismaj elementoj estas farata por efektivigi la socialisman transformadon de agrikulturo. En ambaux tiuj revoluciaj periodoj, la mez-kamparanoj sxanceligxis en la komencaj etapoj. Nur post kiam ili klare vidis la gxeneralan tendencon de eventoj kaj la proksimigxantan triumfon de la revolucio, la mez-kamparanoj venos en la flankon de la revolucio. La malricx-kamparanoj devas fari persvadan laboron al la mez-kamparanoj kaj gajni ilin en sian flankon, por ke la revolucio vastigxu tagon post tago gxis la fina venko.

Enkonduka noto al "La Leciono de la Estigo de 'Mez-kamparana Kooperativo' kaj 'Malricx-kamparana Kooperativo' en Fu-an-gubernio" (1955), Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo, vol. II.

Estas serioza la tendenco al kapitalismo inter la bonhavaj kamparanoj. Tiu tendenco farigxos furioza, se nur ni iomete malatentas politikan laboron inter la kamparanoj dum la kooperiga movado kaj por tre longa periodo poste.

Enkonduka noto al "Firma Batalo Devas Esti Farata kontraux la Tendenco al Kapitalismo" (1955),
Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo, vol. I.

La agrikultura kooperiga movado estis serioza ideologia kaj politika batalo tuj de la komenco. Cxiu kooperativo ne povas esti establita ne trairinte tian batalon. Antaux ol tute nova socia sistemo povas esti konstruita sur la sidloko de la malnova, la sidloko devas esti tute balaita. Cxiam, restajxoj de malnovaj ideoj reflektantaj la malnovan sistemon restas en la cerboj de homoj por longa tempo, kaj ili neniel facile cedas. Post kiam kooperativo estas establita, gxi devas trairi multajn pliajn batalojn antaux ol gxi povas sin firmigi. Ecx tiam se gxi en momento malstrecxas siajn penojn, gxi ankoraux povas disfali.

Enkonduka noto al "Serioza Leciono" (1955), Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo, vol. I.

En la lastaj jaroj la spontaneaj fortoj de kapitalismo kreskis tagon post tago en la kamparo, novaj ricx-kamparanoj jam cxie aperis kaj multaj bonhavaj mez-kamparanoj klopodas farigxi ricx-kamparanoj. Aliflanke, pro manko de suficxaj rimedoj de produkto, multaj malricx-kamparanoj ankoraux vivas en malricxeco, iuj el ili estas en sxuldo kaj aliaj vendas aux luigas sian teron. Se tiu tendenco iras nehaltigate, la polarizo en la kamparo neeviteble seriozigxos tagon post tago. Tiuj kamparanoj, kiuj perdis sian teron kaj tiuj kiuj restas en malricxeco plendos, ke ni faras nenion por savi ilin de ruinigxo aux por helpi ilin venki siajn malfacilojn. Nek la bonhavaj mez-kamparanoj kiuj disvolvigxas en la kapitalisma direkto estos kontentaj je ni, cxar ni povos neniam kontentigi iliajn postulojn, se ni ne intencas iri la kapitalisman vojon. Cxu la laborist-kamparana alianco povas dauxre stari firme en tiuj cirkonstancoj? Evidente ne. Nur sur nova bazo povas esti solvo por tiu cxi problemo. Kaj tio signifas efektivigi, pasxon post pasxo, la socialisman transformadon de la tuto de agrikulturo samtempe kun la pasxo-post-pasxa efektivigo de socialisma industriigo kaj de la socialisma transformado de metioj kaj kapitalismaj industrio kaj komerco; en aliaj vortoj, gxi signifas efektivigi kooperigon kaj elimini la ricx-kamparanan ekonomian sistemon kaj la individuan ekonomian sistemon en la kamparo, por ke la tuta kampara popolo kune plincxigxos. Ni opinias ke tio estas la nura vojo por firmigi la laborist-kamparanan aliancon.

Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 julio 1955).

Cxionampleksa planado kaj multflanka konsiderado ... aludas al cxionampleksa planado kaj multflanka konsiderado por la interesoj de la sescent-miliona logxantaro de nia lando. Kiam ni skizas planojn, traktas aferojn aux pensas pri problemoj, ni devas cxiam eliri el la punkto ke Cxinio havas logxantaron de sescent milionoj. Cxi tion ni neniam forgesu.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

Krom la gvidado de la Partio, decida faktoro estas nia logxantaro de sescent milionoj. Pli da homoj signifas pli da diskutado, pli da entuziasmo kaj pli da energio. La popolamasoj estis neniam antauxe tiel inspiritaj, tiel altaj en batalspirito kaj tiel senlime entuziasmaj kiel nun.

Rekomendi Iun Kooperativon (15 aprilo 1958).

Krom iliaj aliaj karakterizoj, la elstara karakterizo de la sescent milionoj da popolanoj de Cxinio estas ke ili estas "malricxaj kaj blankaj". Tio sxajnas malbona afero, sed fakte gxi estas bona afero. Malricxeco naskas la deziron por sxangxo, la deziron por agado kaj la deziron por revolucio. Sur blanka papero sen ia ajn sxargxo, la plej novaj kaj plej belaj skribajxoj povas esti skribataj, la plej novaj kaj plej belaj bildoj povas esti pentrataj.

Rekomendi Iun Kooperativon (15 aprilo 1958).

Post la tutlanda venko de la cxina revolucio kaj la solvo de la agra problemo, restos ankoraux du fundamentaj kontrauxdiroj en Cxinio. La unua estas enlanda, t.e., la kontrauxdiro inter la laborista klaso kaj la burgxaro. La dua estas eksterlanda, t.e., la kontrauxdiro inter Cxinio kaj la imperiismaj landoj. Pro tio, la sxtata potenco de la popola respubliko sub la gvido de la laborista klaso, post la venko de la popol-demokratia revolucio, devas esti ne malfortigita sed fortigita.

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

"Cxu vi ne volas aboli sxtatan potencon?" Jes, ni volas, sed nun ankoraux ne; nun ni ankoraux ne povas. Kial? Cxar ekzistas ankoraux imperiismo, ekzistas enlande ankoraux reakciuloj, ekzistas enlande ankoraux klasoj. Nia nuna tasko estas fortigi la popolan sxtatmasxinon --- tio signifas cxefe la popolan armeon, la popolan policon kaj la popolajn jugxejojn --- por fortikigi la nacian defendon kaj protekti la popolajn interesojn.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Nia sxtato estas sxtato de popol-demokratia diktaturo sub la gvido de la laborista klaso surbaze de la alianco de laboristoj kaj kamparanoj. Por kio estas tiu cxi diktaturo? Gxia unua funkcio estas subpremi en la lando la reakciajn klasojn, reakciulojn kaj tiujn ekspluatantojn kiuj rezistas socialisman revolucion, subpremi tiujn kiuj penas detrui nian socialisman konstruadon, tio estas, por solvi la kontrauxdirojn inter ni kaj la malamikoj en la lando. Ekzemple, aresti, jugxi kaj kondamni iujn kontrauxrevoluciulojn kaj senigi dum difinita periodo la elementojn de bienula kaj burokrat-kapitalista klasoj je la rajto de vocxdono kaj libereco de parolo --- cxio cxi tio estas en la sfero de la diktaturo. Por konservi la socian ordon kaj gardi la interesojn de la vasta popolo, ni devas ankaux praktiki diktaturon super sxtelistoj, friponoj, murdistoj, incendiistoj. kanajlaj klikoj kaj aliaj malbonaj elementoj kiuj serioze disrompas la socian ordon. La dua funkcio de la diktaturo estas defendi nian landon kontraux renversa agado kaj ebla agreso fare de la eksteraj malamikoj. Se aperos tia situacio, la diktaturo prenos sur sin la taskon solvi la kontrauxdiron inter ni kaj la eksteraj malamikoj. La celo de la diktaturo estas defendi nian tutan popolon, por ke gxi povu pace labori kaj konstrui nian landon en socialisman landon kun modernaj industrio, agrikulturo, scienco kaj kulturo.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

La popol-demokratia diktaturo bezonas la gvidon de la laborista klaso. Cxar nur la laborista klaso estas la plej malproksim-vida, plej malegoisma kaj plej gxisfunde revolucia. La tuta revolucia historio pruvas, ke sen la gvido de la laborista klaso revolucio malsukcesas, kaj kun la gvido de la laborista klaso revolucio venkas.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
La fundamento de popol-demokratia diktaturo estas la alianco de la laborista klaso, la kamparanaro kaj la urba etburgxaro, kaj cxefe la alianco de la laborista klaso kaj la kamparanaro, cxar tiuj du klasoj konsistigas 80% gxis 90% de la cxina logxantaro. La renverso de imperiismo kaj la Kuomintang-reakciularo sxuldas cxefe al la forto de tiuj du klasoj. La transiro de nova demokratio al socialismo dependas ankaux cxefe de la alianco de tiuj du klasoj.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Klasbatalo, porprodukta batalo kaj scienca eksperimentado estas la tri grandaj revoluciaj movadoj por konstrui potencan socialisman landon. Tiuj movadoj estas solida garantio, por ke komunistoj sin liberigu de burokratismo, igxu imunaj kontraux reviziismo kaj dogmismo, kaj restu por cxiam nevenkeblaj. Ili estas fidinda garantio, por ke la proletaro povu unuigxi kun la vastaj laborantaj amasoj por realigi demokratian diktaturon. Se, pro manko de tiuj movadoj, la bienuloj, kulakoj, kontrauxrevoluciuloj, malbonaj elementoj kaj diversspecaj demonoj estus permesataj amase elrampi, dum niaj kadroj fermus siajn okulojn al cxio cxi tio kaj multaj ecx ne povus distingi inter la malamikoj kaj ni mem, sed kunlaborus kun la malamikoj kaj farigxus koruptitaj, senmoraligitaj kaj dispartigitaj de la malamikoj, se niaj kadroj estus tiel eltrenitaj aux la malamikoj sukcesus ensxteligxi, kaj se multaj el niaj laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj farigxus same sendefendaj kontraux la samtempe praktikataj molaj kaj malmolaj taktikoj de la malamikoj, do antaux ol pasos nelonga tempo, eble nur kelkaj aux dekkelkaj jaroj, maksimume, kelkaj jardekoj, neeviteble okazus kontrauxrevolucia restagxo tra la tuta lando, la marksism-leninisma partio sendube farigxus reviziisma partio, fasxisma partio, kaj la tuta Cxinio sxangxus sian koloron.

Noto pri "Sep Bone Skribitaj Dokumentoj de Gxegiang-provinca Koncerne la Partoprenon de Kadroj en Korpa Laboro"
(9 maja 1963), citita laux Pri la Pseuxdokomunismo de Hxrusxcxov kaj Gxia Historia Leciono por la Mondo.

La popol-demokratia diktaturo uzas du metodojn. Al la malamikoj, gxi uzas la metodon de diktaturo, tio estas, por tiel longa periodo, kiel estas bezonata, gxi ne permesas ilin partopreni en politika aktivado, devigas ilin obei la legxon de la popola registaro kaj okupigxi en korp-laborado, kaj tra korp-laborado transformas ilin en novajn homojn. Kontrauxe, al la popolanoj gxi uzas la metodon ne de devigo sed de demokratio, tio estas, gxi nepre devas permesi ilin partopreni en politika aktivado kaj ne devigas ilin fari cxi tion aux tion, sed uzas la metodon de demokratio por eduki kaj persvadi ilin.

Ferma parolado en la Dua Sesio de la Unua Tutlanda Komitato de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco
(23 junio 1950).

Por rapide disvolvi la socialisman aferon en Cxinio sur pli firma bazo, la cxina popolo kondukas sub la gvido de la Komunista Partio vivplenan stilgxustigan movadon. Tio estas, per la metodo de prezentado de faktoj kaj rezonado gvidate kaj libere disvolvi tutpopolan debaton en la urboj kaj kamparo pri tiaj demandoj kiaj la du vojoj de socialismo kaj kapitalismo, la baza sistemo kaj gravaj politikoj de la sxtato, la laborstilo de partiaj kaj registaraj laborantoj, la bonstato de la popolo kaj aliaj, kaj per tio korekte solvi diversajn aktualajn kontrauxdirojn interne de la popolo, kiuj estas nepre solvendaj nuntempe. Tio estas socialisma movado de memeduko kaj memremuldo de la popolo.

Parolado cxe la Kunveno de la Superega Soveto de Sovetunio por Celebri la 40-an Datrevenon de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio (6 novembro 1957).

Ekstreme peniga tasko kusxas antaux ni en la granda laboro de konstruado. Kvankam ni havas pli ol dek milionojn da membroj en nia partio, tamen ili estas ankoraux tre malgranda malplimulto en la tutlanda logxantaro. Multe da laboro en niaj registaraj institucioj kaj publikaj organizoj kaj entreprenoj devas esti farata de personoj ekster la Partio. Neeblas bone fari nian laboron, se ni ne kapablas nin apogi sur la popolamasoj kaj kunlabori kun personoj ekster la Partio. Dum ni dauxre plifortigas la unuigxon de la tuta Partio, ni devas ankaux dauxre plifortigi la unuigxon de cxiuj niaj nacioj, demokratiaj klasoj, demokratiaj partioj kaj popolaj organizoj, kaj dauxre plifirmigi kaj plivastigi nian popol-demokratian unuecfronton, kaj ni devas serioze forigi cxiujn malbonajn fenomenojn en ia ajn cxenero de nia laboro, kiuj estas malutilaj al la unuigxo inter la Partio kaj la popolo.

Inauxgura Parolado cxe la Oka Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio (15 septembro 1956).
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:17 | 3 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

4. La Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:19 | 4 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

5. MILITO KAJ PACO
Milito estas la plej alta formo de batalo por solvi kontrauxdirojn, kiuj trovigxas en certa stadio de disvolvo, inter klasoj, nacioj, sxtatoj aux politikaj grupoj, kaj gxi komencis ekzisti de kiam estigxis privata proprajxo kaj klasoj.

"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

"Milito estas dauxrigo de politiko." En tiu senco milito estas politiko, kaj milito mem estas agado kun politika karaktero; ekde la antikveco sin trovas neniu milito sen politika karaktero. ...
Sed milito havas siajn apartajn karakterojn. En tiu senco milito ne egalas al politiko gxenerale. "Milito estas dauxrigo de politiko per aliaj rimedoj." Kiam politiko, disvolvigxinte gxis certa stadio, ne povas plu antauxeniri kiel kutime, tiam eksplodas milito por forbalai la obstaklojn sur la vojo de politiko. ... Kiam la obstakloj estas forigitaj kaj la politika celo atingita, la milito cxesas. Sed, se la obstakloj ne estas komplete forbalaitaj, la milito devas ankoraux dauxri por plene efektivigi la celon. ... Tial ni povas diri, ke politiko estas milito sen sangversxo, dum milito estas politiko kun sangversxo.

"Pri Longdauxra Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

En la historio militoj estas dividitaj en du specojn: justaj kaj maljustaj. Cxiuj progresemaj militoj estas justaj, dum cxiuj militoj, kiuj malhelpas progreson, estas maljustaj. Ni komunistoj oponas cxiujn maljustajn militojn, kiuj malhelpas pro greson, sed ni ne oponas progresemajn, justajn militojn. Rilate al la lastaj, ni komunistoj ne nur ne oponas, sed ecx aktive partoprenas ilin. Rilate al maljustaj militoj, ekzemple, en la Unua Mondmilito ambaux flankoj batalis por imperiismaj interesoj, tial la komunistoj de la tuta mondo firme oponis tiun militon. La rimedoj por oponi tian militon estas: antaux la eksplodo de milito oni devas cxiamaniere preventi gxin; kaj post gxia eksplodo, oni devas oponi militon per milito, oponi maljustan militon per justa milito, se tio estas iel ebla.

"Pri Longdauxra Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

En klasa socio revolucioj kaj revoluciaj militoj estas neeviteblaj kaj sen ili la salto en socia disvolvigxo ne povas plenumigxi, la reakcia reganta klaso ne povas esti renversita kaj tiel la popolo ne povas akiri sxtatpotencon.

"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Revolucia milito estas ia antitoksino, kiu ne nur eliminas la venenon de la malamiko, sed ankaux purigas nin de niaj propraj malpurajxoj. Cxiu justa revolucia milito enhavas grandegan forton, gxi povas transformi multajn objektojn aux elhaki la vojon por tio. La cxina-japana milito transformos kaj Cxinion kaj Japanion; se Cxinio nur persistas en la Rezistmilito kaj pri la unueca fronto, la malnova Japanio certe estos transformita en novan Japanion kaj la malnova Cxinio en novan Cxinion, ankaux homoj kaj cxio alia en Cxinio kaj Japanio estos transformitaj dum kaj post la milito.

"Pri Longdauxra Milito" (1938), Elektitaj verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Cxiu komunisto devas kompreni tiun cxi veron: "El la pafilo venas sxtatpotenco".

"Problemoj de Milito kaj Strategio" (6 novembro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

La centra tasko kaj plej alta formo de revolucio estas kapti sxtatpotencon per armita forto kaj solvi problemon per milito. Tiu cxi marksism-leninisma principo de revolucio validas universale, tiel por Cxinio kiel por cxiuj aliaj landoj, tute senescepte.

"Problemoj de Milito kaj Strategio" (6 novembro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Sen armita batalo, nek la proletaro, nek la popolo, nek la Komunista Partio havus ian pozicion en Cxinio, kaj estus neebla triumfo de la revolucio. En la dek ok jaroj [depost la fondigxo de la Partio], la disvolvigxo, firmigxo kaj bolsxevikigxo de nia partio iris en revoluciaj militoj; sen armita batalo ne estus la hodiauxa Komunista Partio. Kamaradoj en la tuta Partio ne devas forgesi tiun sperton, kiun ni ricevis kontraux sango.

"Inauxguraj Vortoj por La Komunisto" (4 oktobro 1939), Elektilaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Rigardate el la vidpunkto de marksisma doktrino pri la sxtato, la armeo estas la cxefa konsistiganta parto de sxtata potenco. Kiu volas kapti la sxtatan potencon kaj teni gxin, tiu devas havi fortan armeon. Iuj mokas nin kiel pledantojn de la teorio de "cxiopoveco de milito". Jes, ni estas pledantoj de la cxiopoveco de revolucia milito; tio ne estas malbona, sed estas bona kaj marksisma. La pafiloj de la Rusa Komunista Partio kreis socialismon. Ni kreos demokratian respublikon. Sperto de la klasbatalo en la epoko de imperiismo instruas nin, ke nur per la forto de la pafilo la laborista klaso kaj la laborantaj amasoj povas venki la armitajn burgxaron kaj bienulojn. En tiu cxi senco ni povas diri, ke nur per pafiloj la tuta mondo povas esti transformita.

"Problemoj de Milito kaj Strategio" (6 novembro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Ni estas pledantoj por la forigo de milito, ni ne volas militon; sed milito povas esti forigita nur tra milito, kaj por forigi la pafilon estas necese preni la pafilon.

"Problemoj de Milito kaj Strategio" (6 novembro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Militon, tiun monstron de reciproka bucxado inter homoj, la progreso de homa socio fine eliminos, cetere en ne tre malproksima estonteco. Sed sin trovas nur unu rimedo por gxin elimini, t.e. opozicii militon per milito, opozicii kontrauxrevolucian militon per revolucia milito, opozicii nacian kontrauxrevolucian militon per nacia revolucia milito kaj opozicii kontrauxrevolucian klasan militon per revolucia klasa milito. ... Kiam homa socio progresos gxis la stadio, en kiu klasoj kaj sxtatoj eliminigxos, tiam malaperos cxiaj ajn militoj, tiel kontrauxrevoluciaj kaj revoluciaj, kiel maljustaj kaj justaj; tio ja estos la epoko de eterna paco de homaro. Ni studas la legxojn de revolucia milito, elirante el la deziro elimini cxiujn militojn; tio estas limlinio por distingi nin komunistojn disde cxiuj ekspluataj klasoj.

"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Nia lando kaj cxiuj aliaj socialismaj landoj deziras pacon, tion deziras ankaux la popoloj de cxiuj landoj en la mondo. Tiuj, kiuj avidas militon kaj ne volas pacon, estas nur iuj monopolaj kapitalistaj grupoj en plenmano da imperiismaj landoj, kiuj sin ricxigas depende de agreso.

Inauxgura Parolado cxe la Oka Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio (15 septembro 1956).

Por gajni longdauxran pacon en la mondo, ni devas pluapasxe disvolvi nian amikecon kaj kunlaboron kun cxiuj frataj landoj en la socialisma tendaro kaj plifortigi la solidarecon kun cxiuj pacamaj landoj. Ni devas peni por starigi normalajn diplomatiajn rilatojn sur la bazo de reciproka respekto al teritoria integreco kaj suvereneco kaj de egaleco kaj reciproka utilo, kun cxiuj landoj, kiuj volas pace kunekzisti kun ni. Ni devas doni aktivan subtenon al la nacia sendependiga kaj liberiga movado en diversaj landoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko, kaj al la paca movado kaj justaj bataloj de tiuj landoj en la mondo.

Inauxgura Parolado cxe la Oka Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio (15 septembro 1956).

Rilate al la imperiismaj landoj, ni ankaux devas unuigxi kun iliaj popoloj kaj klopodi pace kunekzisti kun tiuj landoj, komerci kun ili kaj bremsi iun ajn eblan militon, sed ni nepre ne portu iajn nerealajn pensojn pri ili.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957 ).

Ni esperas pacon. Tamen, se imperiismo insistas militi, ni havas nenian alternativon krom fari la firman decidon batali gxis la fino antaux ol rekomenci nian konstruadon. Se vi cxiutage timas militon, do kion vi faros, kiam alvenos milito? Unue mi diris, ke la orienta vento superas la okcidentan kaj milito ne eksplodos, kaj nun mi aldonis tiujn klarigojn pri la situacio okaze ke eksplodos milito. Tiamaniere ambaux ebloj estas enkalkulitaj.

Parolado cxe la Moskva Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj (18 novembro 1957).

Tra la tuta mondo homoj estas nun priparolantaj, cxu eksplodos tria mondmilito. Rilate al tiu cxi problemo, ni devas esti mense preparitaj, kaj samtempe fari analizon. Ni staras firme por paco kaj kontraux milito. Sed, se la imperiistoj volas nepre lancxi militon, ni ankaux ne devas gxin timi. Nia sinteno en tiu cxi problemo estas la sama kiel nia sinteno al cxiuj "tumultoj": unue, ni ilin kontrauxstaras; due, ni ilin ne timas. Post la Unua Mondmilito aperis Sovetunio kun logxantaro nombranta ducent milionojn. Post la Dua Mondmilito estigxis socialisma tendaro kun totala logxantaro nombranta nauxcent milionojn. Se la imperiistoj nepre volas lancxi trian mondmiliton, ni estas certaj ke aliaj pluraj centmilionoj da homoj sin turnos al socialismo; tiam postrestos al la imperiistoj jam ne multe da tereno kaj povos okazi ankaux plena disfalo de la imperiisma sistemo.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

Subfosado, malsukceso, denove subfosado, denove malsukceso, kaj tiel gxis pereo --- jen estas la logiko de imperiismo kaj cxiuj reakciuloj tra la mondo en rilato al la afero de la popolo, kaj ili neniam iros kontraux tiu cxi logiko. Tio estas legxo marksisma. Kiam ni diras: "Imperiismo estas feroca", tio signifas ke gxia naturo estas nesxangxebla, la imperiistoj neniam volos formeti siajn bucxistajn trancxilojn, kaj ili neniam farigxos budhoj, gxis sia pereo.
Batalo, malsukceso, denove batalo, denove malsukceso, denove batalo, kaj tiel gxis venko --- jen estas la logiko de la popolo, kaj ankaux gxi neniam iros kontraux tiu cxi logiko. Tio estas alia legxo marksisma. La revolucio de la rusa popolo iris laux tiu cxi legxo kaj ankaux la revolucio de la cxina popolo iras laux tiu cxi legxo.

"Forjxetu Iluziojn, Preparigxu por Batalo!" (14 auxgusto 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ni devas neniam pro venko malstrecxi nian atenton al la freneza intrigo de vengxo de la imperiistoj kaj iliaj lakeoj. Kiu ajn malstrecxas sian atenton, tiu senarmigos sin en politiko kaj metos sin en pasivan pozicion.

"Parolado cxe la Prepara Kunveno de la Nova Politika Interkonsiligxa Konferenco" (15 junio 1949),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La imperiistoj kaj iliaj lakeoj, la cxinaj reakciuloj, neniam rezignacias pri sia malvenko en cxi tiu tero Cxinio. Ili plue komplotos unu kun la alia kaj oponos la cxinan popolon per cxiuj eblaj rimedoj. Ekzemple, sendi siajn lakeojn ensxteligxi en la internon de Cxinio por entrepreni splitigan kaj subfosan laboron. Tio estas certa; ili neniam forgesos tiun cxi laboron. Ekzemple, instigi la cxinajn reakciulojn kaj ecx aldoni siajn proprajn fortojn por blokadi cxinajn havenojn. Se nur estas eblo, ili certe tiel faros. Plue, se ili ankoraux volos aventuri, tio ne estas neebla, ke ili sendos parton da siaj trupoj por invadi kaj gxeni cxinajn landlimojn. Cxion cxi tion ni devas plene enkalkuli.

"Parolado cxe la Prepara Kunveno de la Nova Politika Interkonsiligxa Konferenco" (15 junio 1949),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La mondo progresas, la estonteco estas brila kaj neniu povas sxangxi tiun cxi gxeneralan tendencon de historio. Ni devas konstante fari propagandon al la popolo pri la faktoj de monda progreso kaj la brila estonteco por ke la popolo starigu sian memfidon en venko.

"Pri la Cxongking-a Intertraktado" (17 oktobro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La komandantoj kaj batalantoj de la tuta Popola Liberiga Armeo devas absolute neniom malstrecxi sian batalvolon; cxia penso, kiu malstrecxas la batalvolon aux subtaksas la malamikojn, estas erara.

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:20 | 5 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

6. IMPERIISMO KAJ CXIUJ REAKCIULOJ ESTAS PAPERAJ TIGROJ
Cxiuj reakciuloj estas paperaj tigroj. En aspekto la reakciuloj estas timindaj, sed fakte ili ne havas forton eksterordinaran. Rigardate el longperioda vidpunkto, vere potenca forto apartenas ne al la reakciuloj, sed al la popolo.

"Interparolo kun Usona Jxurnalistino Anna Louise Strong" (auxgusto 1946), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Kiel cxio en la mondo havas duoblan naturon (t.e. la legxo de unueco de kontrauxoj), tiel ankaux imperiismo kaj cxiuj reakciuloj havas duoblan naturon, ili estas veraj tigroj kaj ankaux paperaj tigroj. En la historio, antaux ol sia preno de la regpotenco kaj en periodo da tempo post tio, la sklavposedantaro, la feuxda bienularo kaj la burgxaro estis vivplenaj, estis revoluciuloj, estis progresemuloj, estis veraj tigroj. En sekvinta periodo da tempo, cxar iliaj kontrauxaj flankoj: la sklavaro, kamparanaro kaj proletaro pasxon post pasxo kreskis en forto kaj batalis kontraux ili pli kaj pli intense, ili do pasxon post pasxo turnigxis en la malon, en reakciulojn, en postigxintojn, en paperajn tigrojn kaj fine estis aux estos renversitaj de la popolo. La klasoj reakciaj, postigxintaj kaj putrigxintaj, ankoraux havas tian duoblan naturon ecx en sia lasta vivmorta batalo kontraux la popolo. Unuflanke, ili estas veraj tigroj, homojn mangxantaj, milionojn, dekmilionojn da homoj mangxantaj. La afero de la popola batalado trapasis periodon de malfaciloj kaj penoj, kaj survoje estigxis multaj zigzagoj. Por forigi la regadon de imperiismo, feuxdismo kaj burokrat-kapitalismo en Cxinio, la cxina popolo elspezis tempon de pli ol cent jaroj, oferis cxirkaux kelkdek milionojn da homvivoj kaj nur tiam akiris la venkon de 1949. Vidu, cxu ili ne estis vivaj tigroj, feraj tigroj kaj veraj tigroj? Tamen ili fine turnigxis en paperajn tigrojn, mortajn tigrojn kaj fabkazeajn tigrojn. Tio estas historiaj faktoj. Cxu oni ne vidis kaj auxdis tion? Ja miloj kaj dekmiloj! Miloj kaj dekmiloj! Tial lauxesence, laux longperioda vidpunkto kaj laux strategia vidpunkto oni nepre devas rigardi la imperiismon kaj cxiujn reakciulojn paperaj tigroj kiel ili fakte estas. Sur tio ni devas formi nian strategian penson. Aliflanke, ili estas vivaj, feraj kaj veraj tigroj, ili povas mangxi homojn. Sur tio ni devas formi nian manovran penson kaj taktikan penson.

Parolado cxe la Vucxang-kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio
(1 decembro 1958), citita en la klariga noto de "Interparolo kun Usona Jxurnalistino Anna Louise Strong",
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Mi diris, ke cxiuj lauxdire potencaj reakciuloj estas nur papertigroj. La kialo estas, ke ili izoligxas de la popolo. Vidu, cxu Hitler ne estis papertigro? Cxu li ne estis faligita? Mi diris ankaux, ke la caro estis papertigro, la cxina imperiestro estis papertigro, la japana imperiismo estis papertigro, kaj jen ili cxiuj falis. La usona imperiismo ankoraux ne falis kaj cetere havas atom-bombojn. Sed mi kredas, ke ankaux gxi falos, ankaux gxi estas papertigro.

Parolado cxe la Moskva Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj (18 novembro 1957).

"Levi sxtonegon kaj gxin faligi sur siajn proprajn piedojn" estas cxina popoldiro por priskribi la konduton de iuj stultuloj. La reakciuloj en diversaj landoj gxuste estas stultuloj de tia speco. Iliaj diversaj persekutoj kontraux la revoluciaj popoloj, en la fina analizo, servas nur por akceli la popolan revolucion al pli vasta kaj pli intensa skalo. Cxu la cxiamanieraj persekutoj al la revolucia popolo fare de la caro kaj Cxiang Kajsxek ne servis nur por stimuli la grandan rusan revolucion kaj la grandan cxinan revolucion?

Parolado cxe la Kunveno de la Superega Soveto de Sovetunio por Celebri la 40-an Datrevenon de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio (6 novembro 1957).

La usona imperiismo invadis cxinan teritorion Tajvan kaj gxin okupas de naux jaroj. Antaux nelonge gxi ekspedis siajn armitajn trupojn por invadi kaj okupi Libanon. Usono starigis centojn da militaj bazoj en multaj landoj tra la tuta mondo. La cxina teritorio Tajvan, Libano kaj cxiuj militaj bazoj de Usono sur fremda teritorio estas pendig-masxoj cxirkaux la kolo de la usona imperiismo. Estas neniu alia ol usonanoj mem, kiuj faris tiujn cxi pendig-masxojn, metis ilin cxirkaux sian propran kolon kaj donis la aliajn finojn de la sxnuroj al la cxina popolo, la popoloj de la arabaj landoj kaj cxiuj popoloj de la tuta mondo, kiuj amas pacon kaj oponas agreson. Ju pli longe la usonaj agresantoj restos en tiuj lokoj, des pli strecxitaj farigxos la pendig-masxoj cxirkaux ilia kolo.

Parolado en la Plej Alta Sxtata Konferenco (8 septembro 1958).

La vivo de la imperiistoj ne dauxros longe, cxar ili cxiam faras malbonajn aferojn. Ili speciale nutras kaj reakciulojn, kiuj estas kontraux la popolo, ili perforte okupas multajn koloniojn, duonkoloniojn kaj militajn bazojn, kaj minacas la pacon per atoma milito. Tiel, ili devigas pli ol 90 procentojn de la logxantaro de la mondo amase levigxi nun aux estonte en batalo kontraux ili. Tamen la imperiistoj ankoraux vivas nun, ankoraux tiranas en Azio, Afriko kaj Latinameriko. En la Okcidento, ili ankoraux subpremas la popolamasojn en sia propra lando. Cxi tiu situacio nepre devas esti sxangxita. Fini la agreson kaj subpremon de imperiismo, cxefe de la usona imperiismo, estas la tasko de la popoloj de la tuta mondo.

Parolo kun raportisto de la Hinhua-a Novajx-agentejo (29 septembro 1958).

Agante tirane cxie, la usona imperiismo metas sin en la pozicion de malamiko de la tutmonda popolo kaj igas sin pli kaj pli izolita. La atombomboj kaj hidrogenaj bomboj en la manoj de la usona imperiismo ne povas timigi cxiujn kiuj ne volas farigxi sklavoj. La furioza tajdo de la tutmonda popolo kontraux la usonaj agresantoj estas nerezistebla. La batalo de la tutmonda popolo kontraux la usona imperiismo kaj gxiaj lakeoj certe akiros pli grandajn venkojn.

"Parolo por Subteni la Panaman Popolon en Gxia Justa Patriota Batalo kontraux la Usona Imperiismo" (12 januaro 1964), Unuigxu la Popoloj de la Tuta Mondo por Frakasi la Usonajn Agresantojn kaj Cxiujn Iliajn Lakeojn.

Se la usonaj monopolaj kapitalistaj grupoj persistas efektivigi siajn politikojn de agreso kaj milito, do, certe venos la tago, kiam ili estos pendigitaj de la popoloj tra la tuta mondo. La sama sorto atendas ankaux la kunkrimulojn de Usono.

Parolado en la Plej Alta sxtata Konferenco (8 septembro 1958).

Por batali kontraux la malamikoj, ni formis al ni dum longa tempo jenan koncepton: strategie ni devas malestimi cxiujn malamikojn, sed taktike ni devas trakti ilin cxiujn serioze. Alivorte, ni nepre devas ilin malestimi en la tuto, sed ni devas trakti ilin serioze en cxiu aparta konkreta problemo. Se ni ne malestimas la malamikojn en la tuto, ni faros oportunisman eraron. Marks kaj Engels estis nur du homoj, tamen ili jam deklaris siatempe, ke kapitalismo estos renversita tra la tuta mondo. Sed, se ni ne traktas serioze la malamikojn en konkretaj problemoj, en problemo koncerne cxiun apartan malamikon, ni faros aventurisman eraron. Militon oni povas fari nur batalon post batalo, kaj la malamikojn oni povas ekstermi nur parton post parto. Fabrikojn oni povas konstrui nur unun post alia, kaj la kampojn la kamparanoj povas plugi nur pecon post peco. Tiel oni faras ankaux en mangxado. Strategie ni malestimas la mangxadon: la mangxajxon ni povas forkonsumi. Sed konkrete mangxante, ni devas preni la mangxajxon busxon post busxo, kaj estas neeble formangxi tutan festenon en unu gluto. Tio estas nomata solvo unu post alia kaj en milita literaturo tio estas nomata frakaso de la malamikoj unu post alia.

Parolado cxe la Moskva Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj (18 novembro 1957).

Mi opinias, ke nun la internacia situacio atingis novan turnopunkton. Hodiaux en la mondo estas du ventoj: la orienta kaj okcidenta. Estas cxina popoldiro: "Aux la orienta vento superas la okcidentan aux la okcidenta vento superas la orientan." Mi kredas, ke la karakterizo de la nuna situacio estas, ke la orienta vento superas la okcidentan, tio estas, la socialisma forto havas subigan superecon al la imperiisma forto.

Parolado cxe la Moskva Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj (18 novembro 1957).
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:21 | 6 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

7. KURAGXI BATALI KAJ KURAGXI VENKI
La popoloj de la tuta mondo unuigxu kaj venku la usonajn agresantojn kaj cxiujn iliajn lakeojn! La popoloj de la tuta mondo havu kuragxon, auxdacu batali, ne timu malfacilojn kaj marsxu antauxen unuj sekvante aliajn. Do la mondo nepre apartenos al la popolo. Cxiuj demonoj estos senescepte ekstermitaj.

"Deklaro por Subteni la Popolon de Kongolando (Leopoldvilo) kontraux Usona Agreso" (28 novembro 1964),
Unuigxu la Popoloj de la Tuta Mondo por Frakasi la Usonajn Agresantojn kaj Cxiujn Iliajn Lakeojn.

Surbaze de la marksism-leninisma scienco, la Komunista Partio de Cxinio klarkape taksis la internacian kaj enlandan situacion, kaj komprenis, ke cxiuj atakoj de la reakciuloj en- kaj ekster-landaj ne nur devas sed ankaux povas esti venkitaj. Kiam aperis sur la cxielo nigraj nuboj, ni jam indikis, ke tio estas nur fenomeno provizora, kaj ke baldaux forpasos la mallumo kaj aperos auxroro.

"La Nuna Situacio kaj Niaj Taskoj" (25 decembro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

En la homa historio, cxiuj pereontaj reakciaj fortoj cxiam faras lastan baraktadon kontraux la revoluciaj fortoj, kaj ankaux iuj revoluciuloj ofte dum iu tempo estas konfuzitaj de tia fenomeno de la malamiko, kiu estas forta en aspekto sed sensuka en la interno, kaj ne povas vidi la esencon ke la malamiko baldaux pereos kaj ili mem baldaux venkos.

"La Turnopunkto de la Dua Mondmilito" (12 oktobro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Se ili [Kuomintango] batalos, ni ekstermos ilin komplete. Tiel estas la afero: se ili atakas kaj ni ekstermas ilin, ili estos kontentaj; iom ekstermas, iom kontentaj; multe ekstermas, multe kontentaj; komplete ekstermas, komplete kontentaj. Problemoj de Cxinio estas komplikaj, ankaux nia cerbo devas esti iom komplika. Se ili atakos, ni batalos, batalos por akiri pacon.

"Pri la Cxongking-a Intertraktado" (17 oktobro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Se iu ajn atakas nin kaj la kondicxoj estas favoraj por batali, nia partio certe lin ekstermos firme, gxisfunde, tute kaj komplete sur la starpunkto de sindefendo (ni ne batalas senpripense, sed kiam ni batalas, ni devas nepre venki). Ni devas absolute ne esti timigitaj de la terura aspekto de reakciuloj.

"Pri la Paca Traktado kun Kuomintango --- Cirkulero de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio"
(26 auxgusto 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Laux nia propra deziro ecx unu tagon ni ne volas militi. Sed se la situacio devigos nin militi, ni povos militi gxisfine.

"Interparolo kun Usona Jxurnalistino Anna Louise Strong" (auxgusto 1946), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ni volas pacon, sed, se nur la usona imperiismo rifuzas forlasi siajn arogantajn kaj maljustajn postulojn kaj intrigon plivastigi agreson, la firma decido de la cxina popolo estas nur dauxrigi la batalon kune kun la korea popolo. La kialo ne estas tio, ke ni estas militemaj. Ni estas volontaj tuj cxesigi la militon kaj lasi la restintajn problemojn por estonta solvo. Sed la usona imperiismo ne estas volonta tion fari. Do bone, ni batalu plu. Kiom ajn da jaroj la usona imperiismo volas batali, ni estas pretaj batali tiom longe, gxis kiam gxi estos volonta cxesi, gxis kiam la cxina popolo kaj korea popolo gajnos kompletan venkon.

Parolado cxe la Kvara Sesio de la Unua Tutlanda Komitato de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco
(7 februaro 1953).

Ni devas elimini el niaj propraj vicoj cxiujn malfortajn kaj senpovajn ideojn. Cxiuj vidpunktoj, kiuj supertaksas la forton de la malamiko kaj subtaksas tiun de la popolo, estas eraraj.

"La Nuna Situacio kaj Niaj Taskoj" (25 decembro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

La subpremataj popoloj kaj subpremataj nacioj absolute ne povas meti la esperon de sia liberigxo sur la "prudentecon" de imperiismo kaj gxiaj lakeoj. Nur per plifortigo de sia unuigxo kaj persistado cxe la batalo, ili povos gajni la venkon.

"Deklaro por Oponi kontraux la Kliko de Usono kaj Ngo Dinh Diem en Gxia Agresado kaj Bucxado al la Popolo de Suda Vjetnamio" (29 auxgusto 1963), Unuigxu la Popoloj de la Tuta Mondo por Frakasi la Usonajn Agresantojn kaj Cxiujn Iliajn Lakeojn.

Ni estu cxiam bone preparitaj, kiam ajn eksplodos la interna milito tutlanda. Se, frue, komencigxos gxi jam morgaux matene, ni estas ankaux en preparado. Tio estas la unua punkto. La nuna internacia kaj enlanda situacio eble povas portempe lokalizi la internan militon, kaj gxi povas provizore konsisti nur el militoj kun loka karaktero. Tio estas la dua punkto. Por la unua punkto ni estas en preparado, la dua jam delonge ekzistas. Unuvorte, ni devas esti preparitaj. Preparite ni povos gxuste trakti cxiuspecajn
komplikajn situaciojn.

"La Aktuala Situacio kaj Nia Politiko post la Venko en la Kontrauxjapana Rezistmilito" (13 auxgusto 1945),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:22 | 7 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

8. POPOLA MILITO
La revolucia milito estas milito de la amasoj; gxi povas esti farata nur per mobilizo de la amasoj kaj dank' al ilia apogo.

"Zorgu la Vivon de la Amasoj, Priatentu Metodojn de Laboro (27 januaro 1934), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Kio estas efektiva fera bastiono? Gxi estas la amasoj, amasoj el milionoj kaj milionoj da homoj, kiuj kore kaj sincere subtenas la revolucion. Tio estas efektiva fera bastiono, nefrakasebla, absolute nefrakasebla per kia ajn forto. La kontrauxrevolucio ne povas nin frakasi, sed ni frakasos la kontrauxrevolucion. Unuigante milionojn kaj milionojn da popolanoj cxirkaux la revolucia registaro kaj disvastigante nian revolucian militon, ni ja povos ekstermi cxion kontrauxrevolucian kaj transpreni la tutan Cxinion.

"Zorgu la Vivon de la Amasoj, Priatentu Metodojn de Laboro" (27 januaro 1934), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La plej ricxa fonto de povo por fari militon kusxas en la popolamasoj. Ke Japanio kuragxas tirani nin, tio okazas cxefe pro la neorganiziteco de la cxinaj popolamasoj. Kiam tiu cxi manko estos forigita, la japanaj agresantoj estos cxirkauxataj de nia jam starigxinta kelkcentmiliona popolo, kvazaux sovagxa bovo kureganta en ringon de flamoj, nia nura ekkrio teruros gxin, kaj gxi estos certe brulmortigita.

"Pri Longdauxra Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

La imperiistoj tiel nin tiranas, ke ni devas trakti ilin serioze. Ni devas ne nur havi potencan regulan armeon, sed ankaux organizi diviziojn de la popola milico en granda skalo. Tio povas malfaciligi al la imperiistoj movi ecx unu colon en nia lando en la okazo de ilia invado.

Parolo kun raportisto de la Hinhua-a Novajx-agentejo (29 septembro 1958).

Konsiderante la revolucian militon laux vidpunkto de tuteco, la operacioj de la  popolaj gerilanoj kaj tiuj de la cxefaj fortoj de la Rugxa Armeo kompletigas unu la alian kvazaux dekstra kaj maldekstra brakoj de homo, se ni havus nur la cxefajn fortojn de la Rugxa Armeo sen la popolaj gerilanoj, ni estus kvazaux generalo kun sola brako. Por diri konkrete, speciale en rilato al militaj operacioj, kiam ni parolas pri la popolo en la bazloko kiel faktoro, tio signifas ke ni havas armitan popolon. En tio kusxas la cxefa kauxzo, kial la malamiko timas proksimigxi al nia bazloko.

"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Sendube, venkon aux malvenkon en milito decidas cxefe la militaj, politikaj, ekonomiaj kaj naturaj kondicxoj de ambaux flankoj. Sed ne nur tiuj. Gxin decidas ankaux la subjektiva kapablo de ambaux flankoj en direktado de la milito. Por gajni militon, milita strategiisto ne povas transpasi la limojn altruditajn de materiaj kondicxoj, tamen li povas kaj devas klopodi por gajni la militon interne de tiuj limoj. La scenejo de agado por milita strategiisto estas konstruita sur objektivaj materiaj kondicxoj, tamen sur tiu cxi scenejo li povas direkti la prezentadon de multaj dramoj plenaj de sono kaj koloro, potenco kaj imponeco.

"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La celo de milito estas nenio alia ol "konservi sin kaj ekstermi la malamikojn" (ekstermi la malamikojn signifas malarmi ilin aux "senigi ilin je kapablo de rezisto", sed ne signifas plene ekstermi ilin fizike). En la antikveco oni militis per lanco kaj sxildo: la lanco por ataki, por ekstermi la malamikojn, dum la sxildo por defendi, por konservi sin. Gxis hodiaux la armiloj restas ankoraux etendigxo de la lanco kaj sxildo. La bombaviadilo, la masxinpafilo, la longdistanca kanono kaj venena gaso estas disvolvigxo de la lanco, dum la sxirmejo kontraux aeratako, la sxtala kasko, la betona fortikajxo kaj la gasmasko estas disvolvigxo de la sxildo. La tanko estas nova armilo, kiu kombinas la funkciojn de lanco kaj sxildo. Atako estas la cxefa rimedo por ekstermi la malamikojn, sed defendo ankaux ne povas esti senigita. Atako estas rekte por ekstermi la malamikojn, kaj samtempe ankaux por konservi sin mem, cxar se oni ne ekstermas la malamikojn, oni mem estos ekstermitaj. Defendo estas rekte por konservi sin mem, sed samtempe gxi estas ankaux rimedo por helpi atakon aux prepari sin por transiri en atakon. Retirigxo apartenas al la kategorio de defendo kaj estas dauxrigo de defendo, dum persekuto estas dauxrigo de atako. Ni devas montri, ke inter la celoj de milito la ekstermo de la malamikoj estas en la unua loko kaj sinkonservo en la dua, cxar nur per ekstermo de la malamikoj en grandaj nombroj oni povas efike sin konservi. Tial atako, la cxefa rimedo por ekstermi la malamikojn, estas primara, dum defendo, helpa rimedo por ekstermi la malamikojn kaj rimedo por konservi sin, estas duavica. En efektiva militado, kvankam la cxefan rolon ludas defendo en multa tempo dum atako en la resto de la tempo, tamen, se milito estas konsiderata en gxia tuto, atako restas ankoraux primara.

"Pri Longdauxra  Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Cxiuj gvidaj principoj de militaj operacioj bazigxas sur la fundamenta principo: fari cxion eblan por konservi sian propran forton kaj ekstermi tiun de la malamiko. ... Kiel do ni pravigu la kuragxigon al heroa sinofero en milito? Cxiu milito postulas koston, iafoje ecx grandegan. Cxu tio ne kontrauxdiras al "sinkonservo"? Fakte sin trovas nenia kontrauxdiro; por diri pli gxuste, sinofero kaj sinkonservo estas interkontrauxdiraj kaj interkompletigaj unu al la alia. Cxar tia sinofero estas necesa ne nur por ekstermi la malamikon sed ankaux por konservi sin --- parta kaj portempa "nekonservo" (sinofero aux pago de kosto) estas necesa por gxenerala kaj eterna konservo. De tiu baza principo devenas serio da principoj gvidantaj tutajn militajn operaciojn, el kiuj cxiuj --- de la principoj de pafo (sxirmo de la korpo por sinkonservo kaj plena utiligo de fajropovo por ekstermo de la malamiko) gxis la principoj de strategio --- estas senescepte penetritaj per la spirito de tiu baza principo. Cxiuj teknikaj principoj kaj cxiuj principoj koncernantaj taktikon, kampanjon kaj strategion prezentas kondicxojn en aplikado de tiu baza principo. La principo de sinkonservo kaj ekstermo de la malamiko estas la bazo de cxiuj militaj principoj.

"Strategiaj Problemoj en la Kontrauxjapana Gerila Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Niaj militaj principoj estas:
(1) Bati unue la malamikajn fortojn disajn kaj izolajn, kaj poste la koncentrigitajn kaj potencajn.
(2) Preni unue malgrandajn urbojn, mezgrandajn urbojn kaj vastajn kamparojn, kaj poste grandajn urbojn.
(3) Celi cxefe ekstermon de viva forto de la malamiko, sed ne konservon aux prenon de urboj kaj lokoj. La konservo aux preno de urboj kaj lokoj estas rezulto de la ekstermo de malamika viva forto, kaj ofte iu urbo aux loko povas esti definitive konservata aux prenita nur post plurfoja ripetado de transpreno.
(4) Koncentrigi en cxiu batalo absolute superan forton (duoble, trioble, kvaroble kaj iufoje ecx kvinoble aux sesoble kiom la malamika), siegxi de cxiuj flankoj la malamikon kaj strebi al gxia kompleta ekstermo, lasante neniun parton el gxi forkuri el la reto. En specialaj cirkonstancoj, apliki la metodon doni al la malamiko frakasan baton, t.e. koncentrigi nian tutan forton por ataki la fronton kaj unu aux ambaux alojn de la malamiko, celante ekstermi unu parton de gxi kaj frakasi alian, por ke niaj trupoj povu rapide translokigxi por eksterme bati aliajn malamikajn fortojn. Strebi al evito de konsuma batalado en kiu la gajno ne kovras la perdon aux la gajno nur egalas al la perdo. Tiamaniere, en la tuto ni trovigxas en malsupera situacio (rilate al kvanto), sed en cxiu parto, en cxiu konkreta kampanjo, ni estas en absoluta supereco, kio garantias do al ni la venkon en la kampanjo. Kun la paso de la tempo, ni farigxos superaj en la tuto, kaj fine ekstermos cxiujn malamikojn.
(5) Ne entrepreni batalon senpreparan, nek batalon sen certeco pri gxia venko; strebi al bona preparigxo en cxiu batalo, strebi al certeco pri venko en komparo de niaj kondicxoj kun tiuj de la malamiko.
(6) Disvolvi nian batalstilon --- kuragxo en batalo, maltimo al sinofero, maltimo al lacigxo kaj kontinua batalado (t.e. entrepreni senripoze sinsekvajn batalojn dum mallonga tempo).
(7) Strebi al ekstermo de la malamiko en movaj operacioj. Samtempe doni atenton al la taktikoj de pozicia atako kaj preni fortikigitajn punktojn kaj urbojn de la malamiko.
(8) Koncerne al atako de urboj, preni sensxanceligxe cxiujn fortikigitajn punktojn kaj urbojn de la malamiko malforte defendatajn. Preni en oportuna okazo cxiujn fortikigitajn punktojn kaj urbojn de la malamiko defendatajn per mezgrada forto, se cirkonstancoj permesas. Kaj por preni la fortikigitajn punktojn kaj urbojn forte defendatajn de la malamiko atendi gxis tiam, kiam la kondicxoj estas maturaj.
(9) Replenigi niajn fortojn per cxiuj armiloj kaj plejparto de la personaro kiujn ni kaptis de la malamiko. La cxefa fonto de homaj kaj materiaj fortoj de nia armeo sin trovas en la fronto
(10) Bone utiligi la intervalon inter du kampanjoj por ripozi, fari ideologian edukadon kaj trejnadon en niaj trupoj. La periodo de ripozo, ideologia edukado kaj trejnado gxenerale ne devas esti tro longa, por lauxeble ne lasi al la malamiko tempon por spiri.
Cxi tiuj estas la cxefaj metodoj per kiuj la Popola Liberiga Armeo venkis Cxiang Kajsxek. Ili rezultigxis el la hardado de la Popola Liberiga Armeo dum gxia longdauxra militado kontraux la en- kaj ekster-landaj malamikoj kaj tute konvenas al nia nuna situacio. ... Niaj strategio kaj taktiko sin bazas sur popola milito; neniu armeo kontrauxpopola povas ilin uzi.

"La Nuna Situacio kaj Niaj Taskoj" (25 decembro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Supereco sen prepariteco ne estas vera supereco, kaj en tia okazo ne povas estigxi iniciativo. Kun kompreno pri tiu cxi punkto, armeo malsupera sed preparita ofte povas venki superan malamikon per surprizatako.

"Pri Longdauxra Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:22 | 8 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

9. POPOLA ARMEO
Sen popola armeo la popolo havas nenion.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Tiu cxi armeo estas potenca, cxar cxiuj gxiaj membroj havas memkonscian disciplinon; ili kolektigxis kaj batalas ne por la privataj interesoj de malmultaj homoj aux malvasta grupo, sed por la interesoj de la vastaj popolamasoj kaj la tuta nacio. Firme stari kun la cxina popolo kaj tutkore, plenanime servi al la cxina popolo estas la sola celo de tiu cxi armeo.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

La cxina Rugxa Armeo estas armita kolektivo por efektivigi la politikajn taskojn de la revolucio. Precipe nun, la Rugxa Armeo certe ne devas limigi sin sole en militado; krom militi por neniigi la militan forton de la malamiko, gxi devas preni sur sin ankaux la gravajn taskojn propagandi inter la amasoj, organizi la amasojn, armi ilin, helpi ilin establi revolucian regpotencon kaj starigi partiajn organizojn. La Rugxa Armeo militas ne nur por militi sed por propagandi inter la amasoj, organizi ilin, armi ilin kaj helpi ilin establi revolucian regpotencon. Sen tiuj celoj, milito perdas sian signifon kaj la Rugxa Armeo perdas la signifon de sia ekzisto.

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La Popola Liberiga Armeo cxiam estas batalanta trupo. Ecx post la venko tra la tuta lando, dum la historia periodo en kiu la klasoj ankoraux ne malaperos enlande kaj la imperiisma sistemo ankoraux ekzistos en la mondo, nia armeo restos batalanta trupo. Pri tiu cxi punkto devas trovigxi neniu ajn miskompreno aux sxanceligxo.

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ni havas armeon por batalo kaj ankaux armeon por laboro. Por batalo ni havas la Oka-vojan Armeon kaj Novan Kvaran Armeon; ankaux ili devas esti uzataj duoble: en batalo kaj produktado. Havante tiujn du specojn de armeoj kaj la batalan armeon lertan en la du taskoj, kaj plue ankaux lertan en amasa laboro, ni povas do venki niajn malfacilojn kaj frakasi la japanan imperiismon.

"Organizigxu!" (29 novembro 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Nia nacia defendo estos firmigita kaj neniu ajn imperiisto estos permesata denove invadi nian teritorion. Niaj popolaj armitaj fortoj devas esti konservataj kaj disvolvataj kun la brava kaj hardita Popola Liberiga Armeo kiel sia fundamento. Ni havos ne nur potencan terarmeon, sed ankaux potencan aerarmeon kaj potencan mararmeon.

Inauxgura parolado en la Unua Plena Sesio de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco (21 septembro 1949).

Nia principo estas tio, ke la Partio komandas la pafilon, kaj la pafilo devas neniam esti permesata komandi la Partion.

"Problemoj de Milito kaj Strategio" (6 novembro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.
Cxiuj oficiroj kaj soldatoj de nia armeo devas bone memori konstante, ke ni estas granda Popola Liberiga Armeo kaj ni estas la trupoj gvidataj de la granda Komunista Partio de Cxinio. Se ni nur konstante observas la direktivojn de la Partio, ni certe venkos.

"Manifesto de la Cxina Popola Liberiga Armeo" (oktobro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:23 | 9 楼
« 1 234» Pages: ( 1/4 total )
帖子浏览记录 版块浏览记录
中国文革研究网 » CR DOCUMENTS
 
 

Total 0.015562(s) query 4, Time now is:06-29 01:22, Gzip enabled
Powered by PHPWind v6.3.2 Certificate © http://wengewang.tk