MONTOTRANSLOKIGO FARE DE MALSAGXA AVO (11 junio 1945) Tio cxi estas la ferma parolado farita de kamarado Maux Zedong en la Sepa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio. Ni havis tre sukcesan kongreson. Ni faris tri aferojn. Unue, ni decidis la linion de la Partio, nome kuragxe mobilizi la amasojn kaj pligrandigi la popolajn fortojn, por ke sub la gvido de nia Partio ili venku la japanajn agresantojn, liberigu la tutlandan popolon kaj starigu nov-demokratian Cxinion. Due, ni akceptis la novan statuton de la Partio. Trie, ni elektis la gvidan organon de la Partio - la Centran Komitaton. De nun nia tasko estas gvidi la tutan membraron efektivigi la linion de la Partio. Nia kongreso estas kongreso de venko, kongreso de unuigxo. La delegitoj donis bonegajn opiniojn pri la tri raportoj. Multaj kamaradoj faris memkritikon kaj, celante al unuigxo, gxin atingis per memkritiko. Tiu cxi kongreso estas modelo de unuigxo, de memkritiko kaj de enpartia demokratio.
Post la fermo de la kongreso, multaj kamaradoj reiros al siaj laborpostenoj kaj al diversaj batalkampoj. Kamaradoj, kiam vi alvenos al diversaj lokoj, vi propagandu la linion de la kongreso kaj, pere de la membroj de la tuta Partio, klarigu gxin al la vastaj popolamasoj.
La celo de nia propagando pri la linio de la kongreso estas tio, ke la tuta Partio kaj la tuta popolo starigu fidon pri la nepra triumfo de la revolucio. Unue, ni devas plialtigi la politikan konscion de la avangardo, por ke gxi faru firman decidon, timu nenian oferon kaj superu cxiujn malfacilojn por akiri venkon. Sed tio ankoraux ne suficxas. Ni devas veki ankaux la politikan konscion de la vastaj popolamasoj de la tuta lando, por ke ili volonte kaj gxoje batalu kune kun ni por akiri venkon. Ni havigu al la tuta popolo la jenan fidon: Cxinio apartenas al la cxina popolo, sed ne al la reakciuloj. Estas antikva cxina fablo nomata "Montotranslokigo Fare de Malsagxa Avo". Gxi rakontas pri maljunulo, kiu logxis en norda Cxinio antaux tre tre longa tempo kaj estis konata kiel Malsagxa Avo de la Norda Monto. Sude antaux lia domo staris du grandaj montoj Tajhang kaj Vangvu, kiuj baris al li la vojon. Li decidis gvidi siajn filojn por forigi tiujn cxi montojn per sxipatoj. Alia maljunulo, konata kiel Grandagxulo Sagxa, vidis ilin kaj ridis, dirante: "Kiom malsagxaj vi estas ! Estas tute neeble por vi kelkaj homoj fose forigi tiajn du grandajn montojn." Malsagxa Avo respondis: "Kiam mi mortos, miaj filoj dauxrigos la laboron; kiam ili mortos, estos miaj nepoj, kaj poste iliaj filoj kaj nepoj, kaj tiel plu senfine. Kvankam la du montoj estas tre altaj, tamen ili ne povos kreski kaj, kun defosado de cxiu peco, ili farigxos pli malaltaj. Kial do ni ne povos ilin ebenigi?" Refutinte la eraran opinion de Grandagxulo Sagxa, li dauxrigis la fosadon cxiun tagon sen iometa sxanceligxo. Tio kortusxis Dion, kaj li sendis teren du angxelojn, kiuj surdorse forportis la montojn.[1] Nuntempe, trovigxas ankaux du grandaj montoj peze kusxantaj sur la dorso de la cxina popolo. Unu estas imperiismo kaj la alia feuxdismo. La Komunista Partio de Cxinio jam antaux longe decidis forigi ilin. Ni devas nepre persisti kaj labori sencxese, kaj ankaux ni kortusxos Dion. Nia Dio estas neniu alia ol la popolamasoj de la tuta Cxinio. Se ili levigxos kaj fosos kune kun ni, kial ni ne povos ebenigi la du montojn?
Hieraux, du usonanoj estis reirontaj al sia lando, kaj mi diris al ili, ke la usona registaro volas subfosi nin kaj tio ne estas permesita. Ni oponas la politikon de la usona registaro subteni Cxiang Kajsxek kontraux la komunistoj. Tamen ni diferencigas, unue, la usonan popolon disde gxia registaro kaj, due, interne de la usona registaro la politikdecidantojn disde la subaj ordinaraj funkciuloj. Mi diris al la du usonanoj: "Diru al la politikdecidantoj en via registaro, ke ni malpermesas al vi usonanoj eniri en la liberigitajn regionojn, cxar via politiko estas subteni Cxiang Kajsxek kontraux la komunistoj kaj ni devas esti singardemaj. Vi povas veni al la liberigitaj regionoj, se via celo estas batali kontraux Japanio, sed unue devas esti kontrakto. Ni ne permesas al vi sxtele iri cxien. Cxar Patrick J. Hurley jam publike deklaris sin kontraux kunlaboro kun la Komunista Partio de Cxinio,[2] do kial vi ankoraux volas alveni kaj vagacxi cxie en niaj liberigitaj regionoj?"
La politiko de la usona registaro subteni Cxiang Kajsxek kontraux la komunistoj montras la furiozecon de la usonaj reakciuloj. Sed cxiuj provoj de la reakciuloj cxinaj kaj fremdaj por malebligi al la cxina popolo gajni venkon estas destinitaj al malsukceso. Demokratio estas la cxefa fluo en la mondo hodiaux, dum la kontrauxdemokratia reakcio popola demokratio, sed gxi neniam povos farigxi la cxefa fluo. Hodiaux ankoraux sin trovas en la malnova mondo tri grandaj kontrauxdiroj, kiel Stalin montris antaux longe: unue, la kontrauxdiro inter la proletaro kaj la burgxaro en la imperiismaj landoj; due, la kontrauxdiro inter la diversaj imperiismaj potencoj; kaj trie, la kontrauxdiro inter la koloniaj kaj duonkoloniaj landoj kaj la imperiismaj metropolaj landoj.[3] Ne sole ankoraux ekzistas tiuj cxi tri kontrauxdiroj, sed ili farigxas ecx pli akraj kaj pli disvastigitaj. Pro la ekzisto kaj kresko de tiuj kontrauxdiroj, kvankam sin trovas nun reakcia kontratifluo kontraux Sovetunio, komunismo kaj demokratio, tamen gxi fine estos venkita iam estonte.
Cximomente estas okazigataj du kongresoj en Cxinio, nome la Sesa Tutlanda Kongreso de Kuomintango kaj la Sepa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio. Ili havas tute malsamajn celojn: la celo de unu estas ekstermi la Komunistan Partion kaj cxiujn aliajn demokratiajn fortojn en Cxinio kaj tiel treni Cxinion en mallumon; la celo de la alia estas faligi la japanan imperiismon kaj gxiajn lakeojn, la cxinajn feuxidajn fortojn, konstrux nov-demokratian Cxinion kaj tiel konduki Cxinion al lumo. Tiuj cxi du linioj batalas unu kontraux la alia. Ni firme kredas, ke gvidata de la Komunista Partio de Cxinio kaj direktata de la linio de gxia Sepa Kongreso, la cxina popolo akiros plenan venkon, dum la kontrauxrevolucia linio de Kuomintango neeviteble malvenkos.
KLARIGOJ 1. Vd. la rakonton pri montotranslokigo fare de Malsagxa Avo en Liezi.
2. Patrick J. Hurley, unu el la reakciaj politikistacxoj de la Respublika Partio de Usono, estis nomita usona ambasadoro al la kuomintanga registaro je la fino de 1944. Pro sia subteno al la kontrauxkomunista politiko de Cxiang Kajsxek, li renkontis firman oponon de la cxina popolo kaj estis devigita rezigni en novembro 1945. La publika deklaro de Hurley kontraux kunlaboro kun la Komunista Partio de Cxinio aludas pri lia parolo cxe jxurnalista konferenco de la Usona Sxtata Departemento en Vasxingtono je la 2-a de aprilo 1945. Por detaloj vidu "La Dueto de Hurley kaj Cxiang Kajsxek Jam Bankrotis" en tiu cxi volumo.
3. Vd. J. V. Stalin, "Pri la Fundamentoj de Leninismo", parto 1, "La Historiaj Radikoj de Leninismo".
|